La Antikva Vilaĝo Xidi

(GMT+08:00) 2016-05-17 16:50:36     Redaktoro:Pluveta

Xidi, ok kilometrojn for de la gubernio Yi, estis origine konstruita dum la periodo Huangyou de la Norda Song-dinastio (1049-1054). La vilaĝo kun la historio de mil jaroj kuŝas en la formo de ŝipo, kun 122 bone konservitaj loĝejoj de pli ol 300 familioj kun pli ol mil membroj. Ĝi estas aklamita kiel la miniaturo de la tradicia ĉina kulturo kaj muzeo de la loĝdomoj de la dinastioj Ming kaj Qing.

Xidi estas ĉirkaŭata de montoj, kun du riveretoj, kiuj fluas tra la vilaĝo kaj kuniĝas ĉe la ponto Huiyuan sur la suda flanko. La vilaĝo havas ĉefvojon etendiĝantan norde suden kaj aliajn du arteriojn, kiuj estas konstruitaj laŭ la du riveretoj, kiuj konsistigas ĉefan transport-reton de la vilaĝo. Ĉiuj stratoj kaj stratetoj estas pavimitaj el ŝtonoj produktitaj nur en la gubernio Yi. La plejparto de la antikvaj konstruaĵoj estas kunmetita el lignaj strukturoj kun delikataj lignaj, ŝtonaj kaj brikaj skulptaĵo. Ĉiuj vojoj kaj konstruaĵoj estas en perfekta akordo kun la tuta medio de la vilaĝo. La konstruaĵoj kun primativa simpleco plej bone reprezentas la Anhui-stilan arkitekturon.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin