La Antikva Vilaĝo Xidi

(GMT+08:00) 2016-05-17 16:50:36     Redaktoro:Pluveta

Enirante la vilaĝon, vizitantoj povas senti, ke ĉiu colo estis dezajnita de artistoj. Sur la marmoraj pordokadroj estas skulptitaj floroj, birdoj kaj bestoj. La skulptitaj brikoj figuras pavilonojn, homajn figurojn kaj scenojn de lokaj operoj. La vilaĝanoj restigas multajn tiujn artojn vivaj, kaj turistoj povas viziti ilin kaj rigardi iliajn lignoskulptaĵojn kaj murpentraĵojn, kaj ĝardenan ekspozicion de la lokanoj. En la vilaĝo Xidi, antikvaj mebloj kaj pentraĵoj estas aranĝitaj tiel en la domoj, kvazaŭ ili estus dum la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911).

Xidi estas kiel paĝo el feinrakonto. La vilaĝo ĉirkaŭata de montoj, kun klaraj riveretoj fluantaj tra ĝi kaj disĵetitaj orfiŝ-lagetoj, kaj kun rizkampoj antaŭ ĝi, aspektas tro pitoreska por esti reala. En 2000 tiu kvieta kaj paca vilaĝo estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj heredaĵoj kun la vilaĝo Hongcun, kaj de tiam, arkitektoj, planistoj, skulptistoj, industriaj artistoj kaj pentristoj iras al Xidi por inspiriĝo.

En Xidi kaj Hongcun, du tradiciaj antikvaj vilaĝoj, la lokanoj havis la saman vivstilon en la lasta jarcento sen multaj ŝanĝoj al la vilaĝoj. La stilo de la strato, malnovaj konstruaĵoj, dekoracioj kaj hejmoj estas ekipitaj per kompleta akvoproviza sistemo. Ili ĉiuj estas kulturaj heredaĵoj unikaj al tiuj du antikvaj vilaĝoj.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin