Proparolanto de la ĉina ĉeftero merkrede atakis la aŭtoritaton de la Demokratia Progresema Partio (DPP) de Tajvano pro ĝiaj intencoj profiti de la ukraina situacio kaj ŝajnigi la tajvanan demandon kiel internacian demandon
Loka saninspektisto diris merkrede en gazetara konferenco, ke la plej granda improvizita hospitalo en Ŝanhajo, orienta Ĉinio komencis traktadon de mildaj kaj sensimptomaj pacientoj de KOVIM-19 merkrede matene, kun entute 50 000 izolaj litoj plene disponeblaj
Doganaj donitaĵoj montris merkrede, ke en la unua trimestro de 2022, la eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 10,7% ĝis 9,42 duilionoj da juanoj (1,48 duilionoj da usonaj dolaroj) kompare kun la sama periodo de la lasta jaro
Usono retiris koncernatojn en sia ĝenerala konsulejo en Ŝanhajo, pri tio Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ tio, ke Usono politikigis kaj iligis la retiron
Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio gratulas al s-ro Shahbaz Sharif pro lia elektiĝo kiel nova ĉefministro de Pakistano
Ĝis nun la totala nombro de infektitoj de KOVIM-19 laŭ la monda rekordo jam superis 500 milionojn kun pli ol 6,18 milionoj da mortintoj.
Novaĵ-agentejo Bloomberg lunde raportis, ke rapide pliiĝas konfirmitaj kazoj de novkronvirusa malsano en partaj lokoj de Usono, sed tagon post tago reduktiĝas testoj. Probable Usono nun troviĝas en la periodo de rapida plivastiĝo de nova epidemio, tamen pri tio oni scias nenion
Ŝanhajo daŭrigas diferencigitajn preventajn kaj regadajn rimedojn en sia batalo kontraŭ la nuna revigliĝo de KOVIM-19 por atingi la celon de "dinamika nul-kazo" kiel eble plej baldaŭ.
"La lastatempa livero de ĉinaj regulaj militaj provizaĵoj al Serbio estas parto de jara kunlabora projekto inter la du landoj," diris proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian lunde
Shahbaz Sharif reasertis, ke subtenata de la dulandaj registaroj la pakistana-ĉina ekonomia koridoro disvolviĝos daŭre kaj estos akcelata.