Xi sendis leteron al Monda Simpozio pri Marksistaj Politikaj Partioj

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis ĵaŭde gratulan leteron al la Monda Simpozio pri Marksistaj Politikaj Partioj

Xi: Ĉinio plu subtenas nepalan batalon kontraŭ pandemio

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete diris, ke Ĉinio plu donos kiel eble plej multe da subteno al la batalo de Nepalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Li kredas, ke la nepala popolo certe gajnos la finan venkon super la viruso

Xi parolis pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo kun hispana ĉefministro

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete diris, ke estas antaŭvideble, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo en estonteco renkontos novajn ŝanĉojn kaj ankaŭ diversajn defiojn

Ĉinio volas antaŭenigi kontinuan disvolviĝon de rilatoj kun Montenegro

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete diris, ke Ĉinio volas labori kun Montenegro por antaŭenigi sian amikecon, solidigi politikan reciprokan fidon, kaj antaŭenigi kontinuan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj

Xi sendis gratulon al Monda Juĝa Konferenco pri Medio

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete sendis gratulon al la Monda Juĝa Konferenco pri Medio, dirante, ke Ĉinio pretas labori kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj por kune antaŭenigi ekologian kaj median regadon de la tuta mondo

Ĉinio klopodos kun Vjetnamio por konstrui ambaŭ flankojn en komunumon kun komuna estonteco

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio volas aktive klopodi kun Vietnamio por konstrui la du landojn en komunumon kun komuna estonteco, kiu havas strategian signifon

Xi Jinping: Ĉinio estas preta fortigi kunordigon kun Irano kaj protekti komunajn interesojn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio subtenas la raciajn postulojn de Irano pri la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, kaj estas preta fortigi kunordigon kun Irano kaj protekti la komunajn interesojn de ambaŭ flankoj

Xi emfazas plibonigon de taksadaj mekanismoj pri scienca kaj teknologia progreso

Prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis klopodojn por plibonigi taksadajn mekanismojn pri progreso en scienco kaj teknologio kaj profundigi prezajn reformojn en medicinaj servoj

Ĉinio promesis liveri novan helpon por tutmonda respondo al kronvirusa epidemio

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede anoncis, ke Ĉinio prenos serion da novaj rimedoj por daŭrigi sian subtenon por la tutmonda respondo al la kronvirusa pandemio.Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la Tutmonda Pintkunveno pri Sano per video en Pekino

Ĉina kaj pakistana ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de rilatoj

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj pakistana prezidento Arif Alvi interŝanĝis gratulajn mesaĝojn vendrede okaze de la 70a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj

HomePrev...52535455565758...NextEndTotal 98 pages