Konciza historio de la ĉina Esperanto-movado Esperanto estis enkondukita en Ĉinion je la komenco de la 20-a jarcento, kaj de tiam jam pasis 100 jaroj. La ĉina Esperanto-movado karakteriĝas per jenaj distingaj ecoj: Ĉiadisvolviĝo sin ligas strikte kun la sorto de la ĉina popolo, la nova kultura movado, la naciliberiga movado kaj la socia ŝanĝado de Ĉinio. samtempe kun tio, ĝia evoluo estis kaj estas ne-disigebla de la influo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la subteno de la ĉina registaro. Pro tio, se vi studas la ĉinan E-movadon kaj ĝian historion, vi nepre devas bone koni la modernan historion de Ĉinio kaj la disvolviĝan historion de la Ĉina Popola Respubliko.
| |
| |