Zhao Jianping, 46-jara, edukita kiel studento pri angla lingvistiko kaj literaturo en Orient-Ĉina Normala Universitato, eklaboris en la E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, 1985, kaj nun servas kiel direktoro de la redakcio. | Yu Jianchao, naskiĝis en 1956, studis en fakultato pri la angla lingvo kaj literaturo en Qingdao-Normala Kolegio dum la jaroj 1979—19781; eklaboris en Ĉina Radio Internacia en 1992, kaj estris ĝian Esperanto-Redakcion dum la jaroj 1995—2006; estas ĉefraportisto. |
Wang Fang(Selena), naskita en 1978 en Pekino. Eklaboris en E-redakcio de Ĉina Radio Internacia en 2001 post diplomiĝo el Pekina Industria kaj Komerca Universitato kaj laboras kiel parolistino kaj raportistino. Ekde 2005 estis elektita kiel vicdirektoro de la redakcio. | Ma Jinglin(Mirinda), naskita en 1980 en Pekino, licenciiĝinta je la lingvo Hispana, 2002, el Pekina Lingva Universitato kaj de 2007 ĝis 2009 magistras je Internacia Komunikado en Pekina Universitato. En 2002 eklernis Esperanton en E-redakcio de ĈRI . Nun estas raportistino kaj parolistino. |
Zhang Ping, virino, han-nacieco, naskiĝis en jaro 1980 en Pekino. Ŝi finis sian lernadon en Ĉefurba Ekonomia kaj Komerca Universitato en la jaro 2002, poste en la sama jaro eklaboris en Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. | Lina Chen, naskita en la jaro 1982 en Fujian, ĉemara provinco en sudorienta Ĉinio, licenciiĝinta je la lingvo Esperanta, 2005, el Ĉina Komunika Universitato, kaj magistriiĝinta je publika administrado, 2009, el Pekina Universitato, eklaboris kiel asistanta tradukisto en Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia en 2005. |
Wang Weishi(Pluveta), naskiĝjis en 1983 en la urbo Shenyang, kaj eklaboris en la E-redakcio de ĈRI post diplomiĝo el la Ĉina Komunika Universitato, 2005, respondecas pri tradikado kaj parolado, kaj estas asistanta tradukisto. | Wang Shanshan, naskiĝis en 1983 en Jining, urbo de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. En 2005, diplomiĝis en Ĉina Komunikada Universiatato kun la fako de Esperanto. En la sama jaro, eklaboris en Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia kiel parolistino kaj raportistino. |
Xiong Linping naskiĝis en la jaro 1960 en la gubernio Xinjian de la provinco Jiangxi. Septembre de 2008 li estas engaĝita de ĈRI kiel redaktoro-tradukanto. | Yu Rongkang, 48-jara, esperantistiĝis en 1983, kaj eklaboris kiel tradukanto en la Esperanto-Sekcio de Ĉina Radio Internacia, 2004. |
Xiao Henggang(Lucifero),naskiĝis en 1982, kaj eklaboris en la E-redakcio de ĈRI post diplomiĝo el la Ĉina Komunika Universitato, 2005, respondecas pri korespondajn aferojn kaj redaktado de la revuo"MIKROFONE". |
|