v Internacia socio devas fortigi kunlaboron por komune trakti defiojn pri nuklea sekureco La 12-an de aprilo laŭ la loka tempo, en la usona ĉefurbo Vaŝingtono inaŭguriĝis la pinta konferenco pri nuklea sekureco. Al la 2-taga konferenco ĉeestas gvidantoj aŭ reprezentantoj de 47 landoj, inkluzive de Ĉinio, ankaŭ respondeculoj de la Internacia Atom-energia Agentejo, Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj.