Vizitu Forumon
• Rakonto pri maljunaj turistoj Wang Zhongjin kaj Zhang Guangzhu
La geedzoj 61-jaraĝa Wang Zhongjin kaj 63-jaraĝa Zhang Guangzhu loĝas en Pekino. Post emeritiĝo, ili ekŝatis turismon, kaj en la lastaj 3 jaroj ili jam vojaĝis en dekoj da landoj. En la jaro 2011, ili finis la 180-tagan vojaĝon en la suda hemisfero.
• Iras "Amo" ĝis ĉiam
Aŭdante la belan kanton, vi eble konas, ke mi diros al vi amrakonton, en kiu la fraŭlino enamiĝis al la junulo, kortuŝite de lia amo al infanoj en malriĉaj lokoj.
• Kombina terapio por pulmokancero
Ĉiu novembro estas Monato de Konscio pri Pulmokancero. En la mondo pli ol 1,35 milionoj da homoj mortas ĉiujare pro pulmokancero. La mortokvanto estas pli granda ol totalo de mamkancero, prostata kancero kaj intesta kancero, kaj kazoj de tiu ĉi malsano kontinue pliiĝas en la tuta mondo. Por suferantoj de tiu ĉi malsano la plej grava afero estas elekti ĝustan kuracadon.
• Kutimoj en la 28-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio
• Ĉina satelit-naviga sistemo komencis provservon
La sistemo Beidou estas starigita kaj funkciigata de Ĉinio mem kaj akordigebla kaj kunfunkciigebla kun aliaj satelit-navigaj sistemoj de la mondo. Ĝi povas liveri al diversaj uzantoj de la tuta mondo precizan kaj fidindan loktrovan, navigan kaj hordonan servojn en ĉia vetero kaj en ĉiu tempo kaj kapablas fari kurtmesaĝan komunikadon.
• Oni efike protektis la medion de Tibeto

En tibeto neniu specio formortis. Male, la biologia diverseco pli kaj pli riĉiĝis, kaj la ekologia medio fundamente konservas sian indiĝenan staton. En Tibeto oni ĉiam diris, ke ni devas bone protekti la naturan medion kaj vegetalon same kiel niajn okulojn.

• Postlabora vivo de kamparanoj en Meitan
Antaŭ pli ol duona jarcento, Ĉinio travivis kelkjaran internan militon kaj Kontraŭjapanan Rezistmiliton. Dume, la lokoj, kie agadis la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia armeo, estas titolitaj kiel "revoluciaj bazlokoj". La revoluciaj bazlokoj faris grandan kontribuon al la ĉina revolucio. En la dekoj da jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la revoluciaj bazlokoj estis malriĉaj kaj postiĝintaj, kaj en la nova epoko de la reformado kaj malfermo, popolanoj en la revoluciaj bazlokoj ĝuas fruktojn de la ŝtata konstruado kaj disvolvo kaj posedas belan kaj novan vivon.
• Kuracisto Jiang Zhiguo sur "terura insulo"
En Tuanfeng-gubernio de Hubei-provinco, estas akvorezervejo Niuchehe. En la centro de la akvorezervejo estas insulo. Lokanoj nomas ĝin "terura insulo", ĉar sur la insulo loĝas multaj lepruloj. Jiang Zhiguo estas kuracisto de tiuj lepruloj. Li akompanis tiujn malsanulojn 40 jarojn.
• Fama humurdialoga aktoro Ding Guangquan
Humura dialogo estas unu el ĉjujio, la ĉinaj folkloraj artoj. Per interesaj dialogoj kaj komikaj prezentadoj, humura dialogo alportas al spektantoj ĝojecon. Ĝi estas tre bonvenigita de la ĉina popolo. De la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, de tempo al tempo aperis fremdlandanoj sur humurdialoga scenejo. Ili aldonis freŝajn elementojn al la tradicia ĉjujio.
• Eta Marvirino en Ĉinio
La parolantino nomiĝas Yuan Yin, aĝas 91 jarojn. Ŝi ĝuste estas la virina figuro en la olepentraĵo. "Li' en ŝia babilo ĝuste estas ŝia edzo, sinjoro Chun-Chan Yeh, ĉina fama tradukisto kaj verkisto, li la unua tradukis ĉiujn fabelojn de Andersen el la dana lingvo al la ĉina lingvo kaj konigis Anderseno al ĉinoj.
• Sonĝo de stepaj infanoj pri Monda Ekspozicio
De la 24-a ĝis la 28-a de majo, la infana ĥoro plena de naciminoritata trajto faros prezenton en la ekspozicia zono. La infana ĥoro titolita "Bunt-kolora Hulunbeier" fondiĝis en 2007, estas la ĉina unua infana ĥoro, konsistanta el naciminoritataj infanoj.
• Srilankaa junulo Anura en Ĉinio
Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigu al vi srilankaan junulon Anura, kiu komercas en Ĉinio. "Mi, Anura, venis el Srilankao; en ĝi multas trezoroj, bruna teo, kokoso kun aroma odoro." Jen estas la srilankaa junulo Anura parolanta flue en la han-a lingvo.
• Aplika-sciencteknika disvolvo de nova Ĉinio
Ĉina specialisto pri rizo Yuan Longping havas profundan memoron pri la tempo, ankaŭ de tiam, li decidis esplori rizon kun granda produktokvanto kaj altigi grenan produktokvanton. Tial, Yuan Longping ĵetis rigardon al esploro pri riza hibridigo, kiu tiam estis publike konata monda malfacilo.
• Neforgeseblaj Olimpikoj, distingiĝa postolimpika vivo
La Pekinaj Olimpikoj ne nur postlasis al Ĉinio altvalorajn olimpikajn heredaĵojn, sed ankaŭ alportas al pekinanoj ŝanĝiĝon de vivmaniero kaj koncepto.
• Pli ol 400 usonaj lernejestroj vizitis Ĉinion
pli ol 430 estroj de elementaj kaj mezaj lernejoj kaj oficistoj pri eduko de Usono lastatempe finis sian viziton al Ĉinio. Dum semajna vojaĝo ili vizitis diversajn lokojn de Ĉinio, starigis ĝemelajn rilatojn kun lokaj mez- kaj element-lernejoj.
• Pekina Universitato de Ĉina Medicino
Pro leviĝo de inklino al Ĉinio pli kaj pli da fremdlandaj amikoj multe interesiĝas pri la ĉina tradicia medicina kulturo. Hodiaŭ ni konigu al vi la Pekinan Universitaton de Ĉina Medicino, la ĉinan ununuran nacinivelan ĉefan universitaton de ĉina medicino.
• Junulo por arta sonĝo
En februaro estas ankoraŭ tre malvarme en norda Ĉinio, tamen junuloj svarmis al artaj universitatoj por esti ekzamenataj. Spite al frosteco kaj penego miloj kaj miloj da junuloj atendas sinanoncon kaj vid-al-vidan ekzamenadon. La ekzamenado pri artaj branĉoj ardas jaron post jaro kaj jam estas atentinda socia fenomeno.
• Sportkunveno de kamparanoj en Quanzhou
La 26-an de oktobro en la urbo Quanzhou de la sudorienta provinco Fujian inaŭguriĝis la 6-a Ĉina Sportkunveno de Kamparanoj
• Sonĝo de studentoj pri entreprenado
Ilia entreprenado estas rigardata kiel grava kanalo por tio, kaj iuj sociaj organizoj kaj universitatoj aktive agadas.
• (foto)Konstruu novan lernejon per humanismo kaj progresa tekniko
Post unu jaro de la tertremo, kiam niaj raportistoj refoje eniris en la plagitajn lokojn de Sichuan, laŭtvoĉa legado refoje estas aŭdebla en la provizoraj aŭ novkonstruitaj lernejoj, rideto brilas sur la vizaĝoj de la amindaj lernantoj.
SearchYYMMDD  
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto