Ĉu vi povas imagi renkontiĝi kun giganta dormanta bebo kiam vi promenas sur la Gobio, aŭ viziti la blankan aĵure ĉizitan konstruaĵon de Tang-dinastio kiel fatamorganon?Ĉi tie estas la gubernio Guazhou en la urbo Jiuquan de Gansu-provinco, sudokcidenta Ĉinio.
En la lastaj jaroj kaŭze de manko de infrastrukturo de akvoprovizo, popolanoj en provinco Cabinda, suda de Angolo suferis mankon de trinkebla akvo. Plejparto da loĝantoj akiris akvon el akvo-kompanioj nur en difinitaj lokoj kaj tempo. Ne estis kontentigita sana, sekura kaj facila trinkebla akvo por la lokanoj.
Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Malavio estas sudorienta afrika lando kaj najbaras kun Mozambiko, Zambio kaj Tanzanio. Ekde 2016 la ĉina kompanio Huawei komencis praktiki la programon “Estonta Semo” en Malavio, kun la celo trejni lokajn talentulojn de telekomunikaj teknologioj. Ĝis nun la programo jam kultivis centon da telekomunikaj talentuloj de Malavio.
Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? La Siwa-Oazo estas urba oazo de Egiptio kaj situas inter la okcidenta dezerto kaj malaltaĵo, Qattara kun distanco de 560 km. al Kairo kaj 50 km. al landlimo kun Libio. La sekura trinkebla akvo ĉiam ĝenis tieajn lokanojn. Februare de 2023 Ĉina Zhongman-Petrola Kompanio en Egiptio komencis inĝenieriaĵon de plibonigo de trinkebla akvo por loĝantoj de la Siwa-Oazo.
La Silka Vojo startis el Okcidenta Merkato de Tang-dinastio, kiu estis la plej konata komercejo de antikveco. La Okcidenta Merkato havis areon de pli ol 130 futbalaj kampoj kaj la nombro de komercistoj superis 40 000 de pli ol 200 fakoj. En la merkato videblis silkaĵoj, nutraĵoj, porcelanoj, juveloj, libroj, trinkejoj, ktp.
Burundo estas en mezorienta Afriko ĉe suda flanko de la ekvatoro. La lando plejparte konsistas el altebenaĵo en Orientafrika Granda Fendovalo kaj havas titolon de “monta lando” pro averaĝa altitudo de 1 600 metroj. Gitega Lago estas la dua profunda lago en la mondo nur post Bajkalo de Rusio kun la profundo de 1455 metroj. La Verda Kabo estas afrika lando sur insularo Verda Kabo en Norda Atlantiko kaj
Ĉu vi scias, ke antaŭ ol 2 000 jaroj, tradicia ĉina medicino estis diskonigita al la mondo laŭ la Silka Vojo? La provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio estas ĉefa produktejo de drogherboj kaj unu el originaj lokoj de tradicia ĉina medicino.
En 2014 Henan-provinco de meza Ĉinio establis “ Aeran Silkan Vojon” inter la urbo Zhengzhou kaj Luksemburgio. De tie ekflugis silkvoja aglo al la mondo. Nun la fluglinioj kovras 15 urbojn, inkluzive de Londono, Ĉikago kaj Milano kaj estas vera “Aera Silka Vojo” ligante la mondon.
Tongo situas en okcidento de suda Pacifiko kaj konsistas el tri insularoj kaj multaj insuletoj. Inter 173 insuloj de la lando nur 36 insuloj havas loĝantojn. Januare de 2023 post erupcio de submara vulkano, Ĉinio ĝustatempe liveris 6 fojojn helpajn materialojn al Tongo ene de unu monato.Kiom da vi konas pri Zono kaj Vojo?
Estis elfositaj en Xinjiang grandnombro da libroj literaturaj kaj oficialaj skribitaj en ĉina ideografiaĵo, kiuj forte atestis, ke de antikveco la oficialaj dokumentoj kaj popolaj libroj estis skribitaj en la ĉina ideografiaĵo kaj pruvis la saman originon de la lokanoj de Xinjiang kaj aliaj lokoj.
Orienta Timoro estas insula lando en orienta Angulo de la insularo Nusantara en sudorienta Azio. Ĝia ĉefurbo estas Dilio, kiu estas bona haveno. Orienta Timoro ne havas fervojon kaj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en 1999. Nepalo situas sude de Himalajo kaj najbaras kun Ĉinio kaj Hindio. Ĉinio kaj Nepalo havas miljaran amikecon.
Kroatio situas en nordokcidenta parto de Balkana Duoninsulo. Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun Kroatio en 1992. Julie de 2022 ekfunkciis la granda ponto Pelješac Ponto konstruita de ĉina entrepreno kiel projekto de Zono kaj Vojo. Lastatempe la ponto gajnis premion #GustavLindenthalMedal de en la 40a Internacia Ponta Konferenco.
Kiom da vi konas pri Zono kaj Vojo? Latovio situas en orienta bordo de Balta Maro kaj najbaras kun Litovio, Rusio kaj Berolusio. La ĉefurbo Rigo estas la plej granda urbo inter tri baltaj landoj kaj enlistigita de UNESKO en mondaj heredaĵoj. Ĉinio kaj Latovio establis diplomatiajn rilatojn en 1991. En 2020, la duflanka komerco estas 1,25 miliardoj da usonaj dolaroj.
En la pasintaj dek jaroj aperis sufiĉe multe da libroj kaj eseoj, kiuj klopodas korekti la eŭrocentran vidon pri la florado de artoj kaj kulturo en Italio ekde la malfrua mezepoko. Ili prave fokusiĝas pri la fundamenta rolo de la Silka Vojo en la kreado de long-distancaj komercaj kaj interkonaj rilatoj inter gentoj.
Por ĉinoj, la jenaj tradiciaj kaj karakterizaj vestoj de Pollando, Ĉehio, Hungario, Bulgario, Albanio, Bulgario, Kroatio, Rumanio kaj Serbio estas tre ĉarmaj. Mi volas pruvi ĉiujn, kaj kiu estas via preferata? Mi aparte rekomendos la han-stilan veston de mia lando.
Kiujn jenajn muzeojn vi vizitis?
Mengla estas la plej suda gubernio en Xishuangbanna de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio kaj najbaras de Laoso kaj Birmo. La landlima linio en la gubernio longas je 740,8 km. De antikveco, ĝi estis grava pasejo por suda silka vojo kaj ĉefa komerca vojo al Birmo, Hindio kaj aliaj landoj.En la tajlanda lingvo, Mengla signifas “lokon abundan je teo” kaj estas unu el originaj lokoj de puer-teo.
La gubernio Chengmai estas unu el tri antikvaj gubernioj administrataj de Hainan, suda provinco de Ĉinio kaj havas historion de pli ol 2 000 jaroj. Ĝi estis ĉefa pasejo de antikva mara transportado kaj ankaŭ grava nodo sur la mara silka vojo.La loĝantoj de Hainan ege amas kafon. Laŭ statistiko, la pokapa kafejo en la insulo Hainan superis tiun de Ŝanhajo. La honore nomata “unua kafa urbeto de Ĉinio”
La gubernio Hepu situas en la plej suda parto de Guangxi-a Ĝuang-etna Aŭtonoma Regiono kaj estas unu el la plej antikvaj eksterkomercaj havenoj kaj startpunktoj de la mara silka vojo. La nomo signifas “lokon kie riveroj eniris en la maron”. La gubernio najbaras de Honkongo kaj Makao kaj havas historion de pli ol 2 100 jaroj.
Ĉina “patrina rivero” Jangzio, same kiel Nilo Rivero, Euphrates Rivero, Ganges Rivero kaj Mississippi Rivero situas preskaŭ ĉe la sama norda altitudo de 30 gradoj, kaj same kultivis brilan kaj longdaŭran civilizacion. Hodiaŭ ni trapasas la kvinmiljaran civilizacion laŭ la Jangzi-Rivero.
George Sapon naskiĝis en Ganao kaj en sia 18-a aĝo li iris al la ĉefurbo Akro por vivtenado. Kaŭze de troa hakfaligo, skrupte malpliiĝis lignaj resuroj de Ganao kaj pli kaj pli altiĝis prezaro de lignaj mebloj. Pro tio bambuo fariĝis bona anstataŭiga materialo. George iom post iom ekŝatis bambuon kaj dum sia libera tempo provis fari bambuajn artaĵojn.Danke al internacia kunlabora kaj interŝanĝa sistemo
Hodiaŭ, la 17a de septembro estas la Monda Bicikla Tago. La tago estis inciatita de Komisiono de Homaj Loĝejoj de UN, Medio-Programo de UN, Monda Organizo pri Sano kaj aliaj internaciaj organizoj kune kun ĉina entrepreno Pekina Mobike Kompanio, kiu sin dediĉas al scienca solvo de trafika demando kaj entreprenis pri dividita biciklo. La tago estis difinita celebre al 200 jariĝo de invento de biciklo.