Hu Jintao gvidis kontraŭtertremajn kaj savajn laborojn en Yushu La 18-an de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao veturis al Yushu, trafita de tertremo, por saluti lokajn oficistojn kaj popolanojn kaj gvidi la batalon kaj savadon kontraŭ la katastrofo.Antaŭtagmeze de tiu tago, Hu Jintao atingis Yushu, poste li spektis la katastrofan staton en urbeto Jiegu, kiu serioze suferis tertremon, konsolis lokanojn kaj savistojn. Poste, Hu Jintao venis al yushu-a sportejo, vizitis vunditojn kaj faris aranĝon al savado. |