Poezio
  • Soneto de la lumturo

    Soneto de la lumturo(Suso Moinhos) Jarmile banas urbon laktolume,gvatante, por protekti de l'obskuro,sur pint' de promontoro la lumturoper faskoj ĉiokovraj, taktozume

  • forgeso kaj memoro

    forgeso kaj memoro(Mao Zifu) iam sablero min plorigis;kie kaj kia nun ĝi estas,mi neniam volas scii.iam vento rabis al mi ĉapon;kiam kaj kiel tio okazis,mi jam forgesis

  • Aŭtuno

    Aŭtuno(D. Jegorov) Aŭtuno nebula! Arbar' nudiĝantaKun vento bruegas, ĝi ŝajnas plorantaPri ĉarma printempo, pri bela somero. .

  • vento

    vento(Mao Zifu) ĉu ventosentiĝas malvarmeta aŭ ege malvarma,estas ideologio. gripo sensiva kaj ŝanĝiĝemaiam igas nin aspiri ventonkaj iam timi venton.fakte,kiam ajnni estas febraj

  • Almonte

    Almonte(Suso Moinhos) Almonte kuras mia sango,almontepor vin trovi ie sur la tero,en kverko, en kratago, en betulo,kaj viajn karesojnĉifone pendantajn el la branĉojen anguloj disaj

  • mise ne mise

    mise ne mise(Mao Zifu)silento bruas en muziko.la voĉo forgesita sunumiĝasen korto kovrita de folioj.ŝuoj iras ekster la ferpordo senserura.vento frapas sed ne viaj fingroj.iama ĝiso fariĝis miso;revido neniama sur la muro pendas.tiktako estas taktikode tempo juste trompema.jaroj pasis en sekundo

  • Vento

    Vento(Hilda Dresen) Kirlante neĝon furioze,sur ebenaĵ' galopas vent',ĝi flugas, flugas senripoze,ne haltas ĝi eĉ por moment'. Sur voj' timeme hom' veturas,kaj tremas, tremas de la frost',la vent' rikane preterkuraskaj trapenetras lin ĝis ost'

  • Paĉjo

    Paĉjo(Suso Moinhos)Paĉjo,miaj plej sekretaj timojrampe kaŝas sin en ombronde someraj plaĝojlarvo-plenaj.En miaj kastelojel sablo kaj bavo viami glite loĝigisprincojn mutajn, larmoblindajn.Ne ridu al miper hidrargaj dentojĉar viajn venenajn vortojndrako-naskajnmi ne plu kovos

  • La Avo Malsaĝa (Laŭ ĉina fablo)

    La Avo Malsaĝa (Laŭ ĉina fablo)(Armand Su)lam vivis maljunul’ oldaĝa.Oni nomis lin Avo Malsaĝa.Antaŭ lia domo monto staris,kiu al li rektan vojon baris.Tio la eliron ege ĝenis.Jen kaprico lian cerbon venis.Ekis li transporti ŝtonon post ŝton’por forigi I’ monton de antaŭ I’ dom’

  • plena

    plena(Mao Zifu)la naŭ steloj de ŝakjamuniobrilas sur la kulmo.nokto tra eono fluas.for de tranĉilaro, la manparo serĉas lakton,ho, ne por memsato.beboj la klonitaj suĉas cicon velkan,ekster mia lito solitera.vido de laŭzio trafas muronsvarmigitan de gehomoj

  • Dancanta Satiruso

    Dancanta Satiruso(Suso Moinhos)Vi elvokis la maronkaj inundis la urbon.Denove oceaneripozas la muraj pektenoj,fordron' sonorilaobtuzas en ĉiu angulo.Ondoj batas ĉe la pordojsilabante vian nomon,kaj mi aŭdis la homojnkun rigard' alabastraflustri ĝin per salaj gorĝoj

  • novao

    novao(Mao Zifu)falinte en la nigron dikfluan,stelo ĉirkaŭrigardas sian lumon.terglobo estas tablotenisokaj la suno, kapo de alumeto.piede pentrinte orbiton,laŭ ĝi li flugas kvazaŭ en vakuo.devio ĉiufoja estas kreo aŭ invento.futuro kuŝus en lia mano,se nur ne venus tagiĝo

  • La homo kaj la sezonoj

    La homo kaj la sezonoj(Julio Baghy)Kiam en belega somera vespero oni sidadas sur benketoj antaŭ la domoj, tiam vole-nevole oni pensadas pri la mondo, pri la majesta universo. La nekalkulebla stelaro brilas, la luno lumas, kaj kelkfoje steloj kuras tra la firmamento

  • Poste

    Poste(Suso Moinhos)Poste,kiam ne aŭdeblos nia voĉokaj radioj, kantoj kaj poemojestos nur ciferoj kombinitaj,kiam ne plu vivos Brilaj, Alkoj, Lumaj,kaj la paĝoj putros sur silentaj bretoj,poste,kiam neniu nin benosĉar la idoj ne plu restos,kiam verkoj, stratoj, parnasoj, personoj,angoroj, kajtoj

  • fore

    fore(Mao Zifu)ĉio ĉirkaŭ la okulojkaj oreloj jam pakiĝis en poemojn.necesas etendi la manonal foro, konata aŭ fremda.vi falis en mian kaptilon -viaj voĉo, mieno kaj pensoj.laŭ ili mi juĝas ke tione estas akcidento de orbita miso.ni interflariĝis iam, ĉiutage.tiam steloj sur ĉieloestis travideblaj

  • Tibor Sekelj

    Tibor Sekelj(Marjorie Boulton)Jen Tibor Sekelj, kun safirajokuloj, kaj kun pionirajinstinktoj; kun mentono kaktakaj forta eta korp’ kompakta

  • Glacirompe

    Glacirompe(Suso Moinhos)Post jardekoj,duonvivo,sur ferdekopapermaronen tradrivomi navigis.Kaj sterila,polusŝajna,glacimontisla folio.Viv' malgajna, karusela,kvazaŭ sena je farivoanimkerne min alligisdum ĉikana sorto fonis

  • jaroj

    jaroj(Mao Zifu)vojo grimpas en la mano.iuj sulkoj lasiĝas surfrunte.sur la luno ne troviĝas larmoj.sekaj riveroj plenas de roseroj.neĝa hararo trovis printempon.sur papero. sur ekrano.karno ŝrumpas. ostoj ŝvelas.piedoj kuras sur arbojn,volante veti kun birdoj

  • Sablodolaro

    Sablodolaro(Suso Moinhos)Mi volas kuŝi marfundekiel sablodolaro,erinaci sen dornoj,kaŝe plati surgrunde,fori por nenifaro,plenspite la marpezon,kaj avidon de labroj,senpike, ĉar supraĵejam pikadas la krabroj.Esti, nu, sablodolaro,kaj vendiĝi nur trigroŝeen surtera pulbazaro

  • prujno

    prujno(Mao Zifu)profundan nokton senbruan,la gustoj diversaj de la pli ol duonvivofride solidas sur la kapo jam aŭtuna.en vana atendadola koloraj sonĝojfariĝas blankaj pulvoroj.ne estas spleno pli ol ke la koro velkas.la suno juliane povas veki la dormanton kun okuloj nefermitaj

  • La tagiĝo

    La tagiĝo(Antoni Grabowski)Agordu la brustojn, ho nia fratar’,Por nova, pli vigla jam kanto!Ĝi sonu potence de montoj al mar’,Anoncu al ĉiu dormanto:Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’

  • nubo

    nubo(Mao Zifu)la leĝereco admirindane tuŝeblas de neelstaruloj.eĉ se ili havas revajn la flugilojn,nur eblas rigardi tra fenestrokaj vei pri sia senpoveco.densdensa la ŝveba vatokiel ajn ne povas varmigi la koron perditan en la poluso suda.en sonĝoj preskaŭ sentiĝas pluvetosed tio estas miaj larmoj

  • Aksoj

    Aksoj(Suso Moinhos)En la vasta halomi tegadas aŭtoaksojn.Al ĉi loko mi reveniskiel turbo aŭ vortico,obstine glitante sur spiralo humida.Senspire, returnekiel kraka akvorado.Sub la plaston enŝteliĝasdronaj timoj,frostotremoj,sangogutoj,epidermo de necerto

  • blanko kaj nigro

    blanko kaj nigro(Mao Zifu)sur la terglobo, tiuj antipodojne povas samtempe kundividila lumon de la ronda luno.budho kaj dio kunas en la korode la ovo, aprezante koloran militon.sangon soifi aŭ ruĝumi lipojnfariĝas ĉiutaga amuzaĵo

  • Preĝo sub la verda standardo

    Preĝo sub la verda standardo(L. L. Zamenhof)Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,Fortego, la mondon reganta,Al Vi, granda fonto de l' amo kaj veroKaj fonto de vivo konstanta,Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,Hodiaŭ ni preĝas

  • La najbarino de la sepa etaĝo

    La najbarino de la sepa etaĝo(Suso Moinhos)La najbarino de la sepa etaĝosolas longe sur memorinsulo.Ŝiaj fingroj ekribelis por ne plu kombikaj rustiĝis pro la salo de l' alizeoj

  • longa pluvo

    longa pluvo(Mao Zifu)pluvaj sonoj ekster ferfenestrotiriĝas al kordoj de harpo,kiun skrapas kaj aŭdigas frostan melodionfingroj senformaj trans pluraj stratoj.oreloj kulpemaj falis en la foson,la koro tamen akceptas punon

  • Kongreso trans la ferkurteno

    Kongreso trans la ferkurteno(Suso Moinhos)Antaŭ sia venoŝi tenere pakis ĉiun vivojaron en la sekvan,glazuris la noktojn,vernisis la eĝojn de soleco,kaj ĉion provis farsigi al si.Longe vicis por la vizo,ŝparis eĉ la propran spironkaj vojaĝis

  • Pento

    Pento(Mao Zifu)mi pensis, mi povas konkerikonatojn, starante sur nekonatan kampon.pere de vento superŝutila lokon per semoj strangajebligas al mi tuj rikolti glorojn nevelkemajn.ricevinte florojn paperajn,ilin mi metis sur la kaponpor tenti papiliojn sed venis tineoj

  • Ho, Mia Kor’

    Ho, Mia Kor’(L. L

  • Stary Browar

    Stary Browar(Suso Moinhos)La estontaj homoj estos larĝ-kapulojCarl Støp-BowitzNi ĉiuj estas inicitojen la misteroj de Gucci.En la nova katedralo de la homorulŝtuparoj palankenas,nin retrenas tra la haloj de l' indiferento ―la futur' alvenis

  • kiu timus kiun

    kiu timus kiun(Mao Zifu) nun kene eblas iri la vojon,ĝin mi fleksaskaj tenas sur ŝultro.plenas de spuroj la bisako kiel ajn,paradizo kaj inferoforas same.simple,per duono de la norma homomi mezurumarson kaj la unulokan liton.kosme ne estas vi mi

  • La tago falis

    La tago falis(Suso Moinhos)La tago falis kaj niajn vertiĝojndolĉigis en sukceno tempohalta.Puncoj krevis tra tuta lantapiŝokaj ni genuis sur la papavkampo,nudaj je gestoj, sub kribrita suno.Patrion ni serĉis inter landlimojkaj en ĝi ni resemis la silenton

  • halucino

    halucino(Mao Zifu)sur la plafono de la ĉambro,kie mi kuŝas, sidas kaj laboras,kie mi pisas, fekas kaj pensas,sed jam en dek jaroj nek kikas nek ŝrikas,bildoj el makuloj estas distriĝemaj.jen kapo. jen brusto. jen gambo.ostaj. karnaj. blankaj. flavaj...la tentaj ŝanĝoj faras logon kaj magneton

  • Reveno hejmen

    (Tao Yuanming, Esperantigita de Wang Chongfang)PrologetoMi naskiĝis en malriĉa familio, kiu apenaŭ povis sin vivteni per plugado kaj plantado. La domo estis plena de infanoj, kaj neniu el niaj vazegoj estis provizita je sufiĉa greno

  • bambuoj

    bambuoj(Mao Zifu)el radiko forgesitabambuoj evoluas bakterieal duonmonto da verda maro.venkinte ŝtonojn kaj herbojn,ili starigis sian klanonsur la deklivo inter vento kaj nebulo.por gardi la teron fluemanili plugas kaj sarkas nur kaŝe.ne necesas trinki sangonnek vori viandon kaj animon

  • Nur tion mi havas

    Nur tion mi havas(Suso Moinhos)por restarigi la ĉielan volbonni devis unue alsagi mil sunojnrelerni fiŝkaptadonaboli la nasojn la tren-retojnkaj prui al ŝaŭmoj fosforeskajtiam vi jam konisl' arton grefti en tagmezo vorton tajlan kaj rezistankiel balanon sur rokoĉar vi divenas min senkompatekun l

  • Nebulo

    Nebulo(Mao Zifu)la rava fluaĵoestas pli firma ol ŝtalo.la emocio nedistranĉitaobsedas la korpon.matenruĝo malfrue venintafalas en fosaĵon.kiam mi venas rajdante sur la sunola ĉefurbo estas vana.ĝi estas neforviŝeblanekaptebla.vanta estas la vivdaŭro

  • Krepusko

    Krepusko(Mao Zifu)la sunon griza birdo vekas,tiun bekas el sub horizontokaj metas sur la pinton de arbetoj.la cirklon misprenas kiel oran kukon araneo,kiu la reton premas al la lago.fiŝoj fuĝas. ondoj etendiĝas en fotilon.la scenon kaptas poezio

  • Iaspeca poetiko

    Iaspeca poetiko(Suso Moinhos)Kelkajn tagojn la vortojresaltadas inter fingroj en la poŝoj,kondutas skolopendre,aŭ pezegas kiel slaboĝuste en la mezo de l' stomako

  • Akvo

    Akvo(Mao Zifu)ĝi kontentigas sin per sia sorto.poto, bovlo, ĉerpilo kaj pelvo -kie troviĝas kavaĵo, tie estas hejmo.ĉiam en malalta loko.eĉ se ĝi glitas de la alteco granda de dek mil metroj,ĝi mem disrompiĝassed neniam damaĝas aliajn

  • Epigrafo laŭdanta mian modestan ĉambron

    Epigrafo laŭdanta mian modestan ĉambron(verkita de Liu Yuxi kaj esperantigita de Wang Chongfang)La monto ne bezonas esti tre alta;Ĝi estas fama, se nur sur ĝi loĝas diaĵo.La lago ne bezonas esti tre profunda;Ĝi havas spiritecon, se nur en ĝi vivas drako

  • Rojo

    Rojo(Mao Zifu)petolanteĝi trairas ĉarmajn la pejzaĝojn.florpetaloj al ĝi donas sian sinon kaj brakumon.ŝajne ĝi sonĝe vagas.falfolioj ĵaluzas ja vane.impetado ne necesas;ĝi nur deziras la tepidan fondon daŭri ĝis eterne,la pejzaĝojn senlimajkaj salikoketon akompani ĝin ĉiam.ordinareco estas feliĉo

  • Trapano

    Trapano(Suso Moinhos)Kuregi en Trapanolaŭ la ter-glavo la maron fendanta.La maro!batanta ambaŭflanke,la sangon agordanta laŭ si, laŭvente.Spiradi fortepozidoniojnen atlantikajn vejnojnpreskaŭ markole, preskaŭ herkule,kaj plu hasti.Atingi la finon, fortreson, rokaron,kaj iĝi insulo

  • Vulpoj

    Vulpoj(Mao Zifu)ĉirkaŭ niaj domoj ne mankis arbarokaj montoj; tie tamen ne troviĝistigroj kaj krokodiloj. sed serpentoj,venenaj, nevenenaj, hantis kampojnkaj eĉ litojn. iuj mortis; iuj la mordon travivis.ankaŭ ratoj kaj senkulpaj ranoj

  • Lante

    Lante(Suso Moinhos)lante lantevi sulkadas la etendon miadorsankiel Kalio la Nigra sur Ŝivaoenbatante la piedojnpor eterne tuĉitajn sur la memoro mineralade mia korpolante lantevi dissemas sur mian torfonacerbon de plantoj karnovorajdrozeroj nepentoj dioneojmin humigas humiligekaj mi akceptas la abra

  • Paduso

    Paduso(Hilda Dresen)Paduso, reĝino de l' nordoKun blanka floraro,Unua printempa heroldo,Ornam’ de l' kamparo.En ĉiu ĝardeno vi floras,Ĉe ĉiu dometo,Agrable kaj dolĉe odorasEn nokta kvieto.Kaj kvazaŭ neĝeroj, hezite,Petal’ post petalo,Ŝutiĝas florar’ via gliteDum sia disfalo

  • Mateno

    Mateno(Mao Zifu)je la sesa frumatenemi vekiĝas kiel besto en kaverno.ekster korto birdoj kantas spite al vetero ajnakaj purigistinoj balaas foliojnsur la strato por akiri monon el papero pita.transgrimpante muron, mi rigardasal fejsbuko kaj tvitero tra la guglokugloj

  • La baseno

    La baseno(Suso Moinhos)La ĝardeno de Palermohavas akvan koronkie lotusoj kreskasparkerekun nimfeoj, papirusoj,diversprofunde.Ni sondadas la obskuron de la likvookulmezure,ĉiam pli densanlaŭ la tavoloj,kaj samtempe ni lernas niabrustela civilizon

  • aspiro al stepo

    aspiro al stepo(Mao Zifu)geagloj faras akrobataĵonsuper la verdo ĵuse vekiĝinta,fendante tempon kaj koloron.la ludo memorigas al mi scenonpri milito en la nigra tendo.pluvo okazos post ŝvito kaj tondroj.la sagaj langoj luktas unu kontraŭ la alia.flagroj ekbruligas kafon kaj viskion

  • 2010

    2010(Suso Moinhos)akcepti la krizovintron postulisvigili vestible kun vakaj manojkalkuli la tagojn per kalendaroel tranĉaĵoj de falsa ŝinkopromenadi tra la placoj laŭtaktemezurante la paŝojn por forblovi la ombrojnoficiale bedaŭrikontempli la sunsubiron el niaj bunkroj

  • Memoro

    Memoro(Mao Zifu)La lumo mola de la lampo,kiun vi bone konis kaj mi,flirtas sur la mebloj vitraj kaj alojaj.Malvarmo palpebla serĉas vian korptemperaturon.Kien iris la fingraj premsignoj?La spuroj sur la firma plankomalaperis pro frotado tempa.Ombro de nokto batas la muron makulan

  • La Vojo

    La Vojo(L. L. Zamenhof)Tra densa mallumo briletas la celo,Al kiu kuraĝe ni iras.Simile al stelo en nokta ĉielo,Al ni la direkton ĝi diras.Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinitaĜi estas, la voj’ elektita

  • ​Je kies nomo

    Je kies nomo (Tibor Sekelj)Reĝido sub arbo sidislongajn jarojn.Subite li klare vidisdarmon kaj karmon.“Faru bonon. Regu modero.Via reenkarniĝo pli fora, pli glora.”Li deklaris je l’ nomo de l’ vero,la sola vero sur tero.Tra liaj vortoj la homoj sentisla veron. Ili obeis.Ili ne plu oferis