Unu plia jaro de Esperanto-kursoj finiĝis ĉe la Universitato de Zaozhuang. En septembro la gestudentoj de la fako revenos de la someraj libertempoj por komenci sian trian jaron. Ni havis la belan novaĵon, ke pluraj el ili estis akceptitaj kiel pagitaj volontuloj en nacia programo kaj kadre de ĝi instruos la internacian lingvon dum unu semestro en lernejoj de la landlima provinco Xinjiang. Certe estos
Tagmeze de la 24-a de Majo 2024, mi kune kun aliaj membroj de Shandong-a Esperanto Klubo komforte veturis per superrapida trajno al la plaĉa urbo Yangzhou en la suda provinco Jiansu. Gvidis la grupon, kiu inkluzivis tri gestudentojn de la Esperanto-fako de Zaozhuang, instruisto Semio (Sun Mingxiao) kaj la juna prezidantino de la klubo, Hirundo (Zhang Yan). Nia celo estis partopreni en la “Seminario
En marto 2024 la kroata verkistino Spomenka Štimec donacis sep librojn tradukitajn el aŭ al aziaj lingvoj pere de la internacia lingvo al la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato, la “Azia Biblioteko de UEA”. La antologio IZOLULO (1993) tradukas kroatajn poemojn al dek kvin lingvoj. La kroata porinfana MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO HLAPIĈ (Čudnovate Zgode Šegrta Hlapića) de Ivana Brlić-Mažuranić
La 4-an de decembro 2023 la itala ŝtata televido RAI lanĉis la animacian serion “Grisù” pri simpatia verda draketo, kiu volas fariĝi fajrestingisto. La nomo venas de la mingaso “grizuo”, sed ĝia eta posedanto volas sufoki sian flamigan naturon por brakumi la nuntempajn idealojn de ekologio kaj servo al la socio, je la granda senespero de sia patro Fumé (Fumigita). Fiere bruligema drakego de Draka Valo,
La dekan de februaro 2024 la internacia kultura evento “Teo, Amo kaj la Mondo”, origine lanĉita kiel foto-ekspozicio fare de la dinamika Tianjin-a Esperanto-Asocio, debutis ankaŭ en Italio. La Esperanto-Asocio “Giorgio Canuto” de Parmo organizis, fakte, tutan matenon de interkulturaj interŝanĝoj en la loka Saveriana Fondaĵo, al kies eleganta konstruaĵo apartenas ankaŭ la Muzeo de Ĉina Arto kaj Etnografio.
🐲🎉🎉㊗️🧨Hodiaŭ estas nomata kiel “eta printempa festo”, la festo de la 23-a aŭ la 24-a de la 12-a monato de la lunkalendara jaro. Mirinda aparte invitis pro. Duncan Charters, prezidanto de UEA kaj Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI, kune skribi ĉinajn ideogramojn kaj doni bondezirojn por la 🐲 Draka Jaro de Ĉinio.
Se oni volas celebri la jaron de la drako laŭ la ĉina kalendaro per bildoj de tiu fantazia besto en la okcidenta kulturo, surface oni trovas tute alian de la ofte bonvola nobla ĉina drako ludanta tra la la nuboj kaj ligita al pluvo kaj akvo. La mezepoka okcidenta drako kraĉas fajron kaj faligas birdojn el la ĉielo per sia fetora spiro. Ĝi preferas la malhelajn kavernojn aŭ la varmegajn dezertojn. Se
Internacia teamo por disŝiri glumarkojnEn Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco fervoras preparado por la dekjariĝa festo de la Esperanto-Muzeo, kiu okazos la 10-an de Decembro 2023. Jam konfirmis sian ĉeeston la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, same kiel 100 gastoj el ĉiuj partoj de Ĉinio kaj eĉ el eksterlando.
Kiel niaj legantoj bone scias, jam de la komenco de oktobro 2023 la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato, kiu troviĝas en la samnoma urbo de Shandong-provinco, komencis festi sian dekjariĝon per multaj retaj, hibridaj kaj ĉeestaj eventoj, krom per viglaj eldonaj agadoj. Jam ekis la retrokalkulo al la plej grava parto de tiu du-monata celebrado, kiu kulminos la naǔan kaj dekan de decembro. Temas
ILEI raportas regule siajn admirindajn laborojn. Ĉi-foje, aperas seplinia resumo komence de la raporto. Nome de EKO, mi kore dankas pro tio, kaj pledas, ke ĉiam aperu tia resumo, kiun mi povas aperigi, alkroĉante la detalan raporton. La raporto aperas aŭtore de prezidanto Ahmad Mamduhi kaj sekretario Elena Nadikova. Jen laresumo: ‘Ŝlosilpunktoj: resumoj de la 56-a ILEI-kongreso; novaĵoj pri la kongreso-2024;
La Studenta Esperanto-Klubo en Printempo 2023Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco de Ĉinio famas pro sia kvar-jara Esperanto-fako kaj sia Esperanto-Muzeo, la plej granda en Azio, kiu en Novembro 2023 festos sian dekjariĝon. Markas tiun gravan atingon du monatoj plenplenaj je ĉiusemajnaj eventoj kaj pluraj eldonaj agadoj.
Je la fino de la filmo Johanna d’Arc of Mongolia (Johana de Arko de Mongolio, 1989) de la germana reĝisorino Ulrike Ottinger, la angla antropologino Windermere parolas pri la legenda gastemo de la mongoloj sur la trajno, kiu reportas ŝin hejmen el aventuro en la ĉina Interna Mongolio
Dum la ILEI-kongreso en Linjano Orsabla en aǔgusto 2023 sukcese premieris la filmo SGRAFITOJ, kiu stimulis viglan diskutadon en la publiko kaj nun spekteblas en la jutuba kanalo de ILEI (https://youtu.be/5vz8RxgIgkQ?si=X0Jflw2fB3G5mkc4). Temas pri la dua frukto de mia kunlaboro kun Maximiliano Garcia por MA-GA FILMOJ, post nia debuta LA SILKA VOJO (2022) pri la ujgura nacio de ĉina Xinjiang.
Sabate la 5-an de aŭgusto 2023 du karavanaj busoj da instruistoj de Esperanto iris de Torino al Linjano Orsabla (Lignano Sabbiadoro), plaĉa mara urbeto proksime de Venecio, por partopreni en la kunkongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Multe da junuloj alvenis ekde la mateno. Kaj multe da homoj aliĝis al ambaŭ kongresoj.La
Neniu dubas pri la plej grava rolo kaj plej granda efiko de bona edukado por taŭga disvolviĝo de ĉiu socio aŭ lando. Alivorte, ĉiuj certas, ke la ĉefa bazo por ĉia disvolviĝo estas bona kaj efika edukado. Do pri tio ne necesas diskuti. Tamen kia edukado estas la optimuma, kaj de kiuj faktoroj tio dependas? Feliĉe nun-erae inter la plej diskutataj temoj kaj diskursoj en la ĉefaj internaciaj organizoj,
En 2022 la Usona Monfarejo lanĉis ambician kvarjaran programon por honori per specialaj kvarondolaroj la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj geografiaj kaj etnaj fonoj. Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝi la unua usona virina kosmonaŭto ekster la atmosfero, Wilma Mankiller
En somero 2023 la kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazos en Lignano Sabbiadoro, plaĉa marloko en norda Italio. Ĝi troviĝas en provinco Furlanujo (Friuli), kie ankaǔ la loka furlana lingvo estas parolata. Tina Modotti naskiĝis en ĝia ĉefurbo, Udine, en 1896 kaj mortis en Meksiko en 1942.
Ĉu oni iel povus vidi la nuntempan ĉinan projekton de la “Zono kaj Vojo” kiel ne nur renovigantan la plur-jarcentan historion de la Silka Vojo, sed ankaŭ kiel iel inspiritan de la penso de franca klerismo, ke komerco helpas starigi pacemajn kaj interkomprenigajn rilatojn inter la popoloj? Ni povas eble vidi la komencon de la klerisma fido je la bonoj de komerco por preventi militojn en la verkoj de
Por celebri la jaron de la kuniklo laŭ la ĉina kalendaro, ni povas nun prezenti la ĉarmajn bestetojn en du pentraĵoj de Ticiano (Tiziano Vecellio, 1485-1568), unu el la plej elstaraj majstroj de itala Renesanco, fama pro la maniero, en kiu liaj olekoloraj tuŝoj delikate vivigas la karnon de virinoj, infanoj kaj bestoj. La unua ĉefverko estas la fama Amo sankta kaj Amo profana (Amor sacro e Amor profano),
Maximiliano Garcia estas la produktanto de nova tri-dimensia animacio pri kungfua kunikleto, kiu pritraktas temojn de nepra natura protektado. Li parolis pri la maniero, en kiu lia projekto akordiĝas kun la celoj de Esperanto kaj povus facile havi Esperantan version.
La kolekto de prozpoemoj LA NEVIDEBLAJ URBOJ (Le città invisibili, 1972) estas eble la internacie plej fama libro de la itala verkisto Italo Calvino (1923-1985), publikita en 1972 de la eldonisto Einaudi de Torino kaj ankoraŭ studata tra la mondo en universitataj kursoj de literaturo kaj arkitekturo.
En la pasintaj dek jaroj aperis sufiĉe multe da libroj kaj eseoj, kiuj klopodas korekti la eŭrocentran vidon pri la florado de artoj kaj kulturo en Italio ekde la malfrua mezepoko. Ili prave fokusiĝas pri la fundamenta rolo de la Silka Vojo en la kreado de long-distancaj komercaj kaj interkonaj rilatoj inter gentoj.
Itala renesanco donis al ni plurajn ekzemplojn de artaĵoj dekoraciitaj per orientlingvaj skribaĵoj. Multaj troveblas en la verkoj de artistoj de la centra regiono Toskanio kaj en ĝi ĉefe de Florenco kaj Sieno, ambaǔ tiam gravaj centroj de orientaj studoj pro siaj trafikoj laǔ la Silka Vojo.
La intereso de McLaren pri matematiko kaj lingvoj, inkluzive de Esperanto
La influoj sur la laboro de McLaren kaj liaj pasioj